china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeta viv-budhino: Terskua ŝanĝiĝo okazis al Tibeto
(GMT+08:00) 2008-04-30 09:59:55

Antaŭtage intervjuate de raportisto, la unika virina viv-budho de Tibeto Sangdang Dorje Phakmo Dechen Chodron diris, ke post la paca liberigo de Tibeto, demokratia reformado kaj abolo de la servutula sistemo, precipe de praktikado de la reformado kaj malfermo, la terskua ŝanĝiĝo okazas al Tibeto.

Ŝi diris, ke por ke la vastaj amasoj de kamparanoj kaj paŝtistoj povu loĝi en sekuraj kaj komfortaj domoj, trinki puran akvon, ricevi bonan kuracon kaj iri sur glataj kaj larĝaj vojoj, la ŝtato asignis grand-suman kapitalon por konstrui la socialisman novan kamparon, tiel ke la kamparanoj kaj paŝtistoj nun ĝuas fruktojn de la reformado kaj evoluado.

Ŝi diris ankaŭ, ke la 14-an de marto ĉijare, agitate de Dalai-kliko, malmulte da fiuloj lanĉis la furiozan perfortan eventon de batado, frakasado, rabado kaj bruligado. La krimaj agaĉoj de Dalai-lamao la 14-a kaj liaj sekvantoj tute malobservis la fundamentan doktrinon kaj disciplinon de budaismo, ankaŭ detruis la normalan ordon kaj bonan renomon de la tibeta budaismo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040