La 1-an de majo, japana ĉefministro Yasuo Fukuda esprimis en Tokio esperon, ke la junuloj de Japanio kaj Ĉinio kune faru penadon por fari kontribuon al amikeco inter Japanio kaj Ĉinio.
Posttagmeze de tiu tago, Yasuo Fukuda intervidiĝis kun 10 ĉinaj studentoj lernantaj en Japanio. Li diris, ke li bonvenigas viziton de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio. Estas tre gravaj la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Li esperas, ke la junuloj de la du landoj kune faru penadon por konstrui la rilatojn, en kiuj la du landoj povas diri sian penson. Li kuraĝigis, ke ĉinaj studentoj lernantaj en Japanio diligente lernu kaj faru kontribuon al amikeco inter Japanio kaj Ĉinio.
Yasuo Fukuda diris, ke Ĉinio estas granda lando. La ago de Ĉinio rilatas al monda stabileco. Japanio esperas fari kontribuon al la monda stabileco kune kun Ĉinio.
Reprezentanto de ĉinaj studentoj lernantaj en Japanio esprimis, ke ĉiuj ĉinaj studentoj lernantaj en Japanio havas firman volon por deligenta lernado kaj faros kontribuon al amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.
|