china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Rigardu historion de Tibeto laŭ historiaj materialoj
(GMT+08:00) 2008-05-03 15:46:38

En Pekino, okazas grandskala ekspozicio montranta disvolvan procezon de Tibeto. Per grandnombro da historiaj materialoj la ekspozicio konigas la situacion de regado super Tibeto fare de la registaroj en ĉiuj dinastioj. Vizitantoj respektive esprimis, ke grandnombro da historiaj materialoj atestas, ke Tibeto ĉiam estas teritorio de Ĉinio.

En la ekspozicio, eksponas ne nur ediktoj kaj oraj sigeliloj de imperiestroj en ĉiuj dinastioj por doni titolon al malnovaj tibetaj estroj kaj Dalai-lamao, sed ankaŭ historio pri tio, ke la imperiestroj rekte sendis oficistojn al Tibeto por superrigardi la regadon. Vizitanto Liu Shigui diris, ke la historiaj materialoj en Yuan-dinastio, Ming-dinastio kaj Qing-dinastio atestas, ke Tibeto estas parto de Ĉinio.

Vizitanto Xia Jianhua esprimis, ke grandnombro da historiaj objektoj atestas, ke la centra registaro ĉiam efike regas Tibeton. Neniu povas interpoli kaj distordi la historion.

En la ekspozicio troviĝas ankaŭ granda disvolviĝo

de Tibeto en ekonomio kaj socio post demokratia reformado en 1959, precipe post reformado kaj malfermo de Ĉinio. Vizitantino Xue Li esprimis, ke ŝi esperas, ke ĉi tiu ekspozicio povu okazi eksterlande kaj plimultaj homoj konu veran Tibeton novan kaj malnovan.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
Tibeto
v Akuzitoj estas plene defenditaj en juĝado de kazo pri evento en Lasao 2008-05-02 17:01:55
v Vunditoj en la marta-14-a evento resaniĝis 2008-05-01 18:08:43
v (foto)Tibeto kapablas bonvenigi viglan sezonon de turismo 2008-04-30 17:41:17
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040