Antaŭ nelonge, akceptante intervjuon de raportistoj, tibetologoj rimarkigis, ke de sia naskiĝo, "Tibeta Junulara Kongreso", monhelpata de iuj okcidentaj organizoj kaj finance subtenata de "la tibeta rifuĝinta registaro", rigardas "tibetan sendependiĝon" kiel la celon. Ĝi estas la avangardo kaj servila sekvanto de Dalai-kliko.
Specialistoj diris, ke la fondiĝo de "Tibeta Junulara Kongreso" ĉefe celas trejni rezervajn fortojn por "tibeta sendependiĝo"; post la fondiĝo ĝi tuj establis filiojn en pluraj ĉefaj loĝkvartaloj de "tibetaj rifuĝintoj" en Sud-Azio kaj Eŭropo; membroj de "Tibeta Junulara Kongreso" okupas pli ol 80% de la laborantaro de "la tibeta rifuĝinta registaro.
Specialistoj diris, ke "Tibeta Junulara Kongreso" senĉese faras perforton kaj terorisman aktivadon; en la perforta deklaracio ĝi distrumpetas, ke por atingi la celon ĝi prenos ian ajn rimedon je ĉia kosto; ĝi ne nur planas kaj instigas la partoprenon de ordinaraj popol-amasoj, kiuj ne scias la veron, en perforto, sed ankaŭ trejnas rezervajn fortojn kaj establis la trejnan bazon de armitaj fortoj en Dharamsala. |