La 4-an de majo, akceptante komunan intervjuon de 16 japanaj amaskomunikiloj, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke la baldaŭa ŝtata vizito al Japanio estos varmprintempa vojaĝo.
Hu Jintao diris, ke la vizito celas akceli reciprokan konfidon, plifortigi amikecon, profundigi kunlaboron, reguligi estontecon kaj ĉiuflanke antaŭenpuŝi strategiajn reciproke utilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Li esprimis kredon, ke sub komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la vizito certe akiros anticipan frukton.
Parolante pri Pekinaj Olimpikoj, Hu Jintao diris, ke prepara laboro por Pekinaj Olimpikoj streĉe kaj orde iras, Ĉinio varme bonvenigas sportistojn el diversaj landoj kaj regionoj de la mondo partopreni en la Pekinaj Olimpikoj kaj bonvenigas ankaŭ diverslandajn amikojn al Pekino.
Pri dialogo de G8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj okazonta ĉijare, li esperas, ke la dialogo praktikeme realigos spiriton de egaleco, reciproka utilo kaj kuna gajno de partoprenontoj kaj faros kontribuon al tutmondaj problemoj.
Hu Jintao ankaŭ informis, ke koncerna departemento de la centra registaro jam kontaktiĝis kun privata delegito de Dalai-lamao. Hu Jintao sincere esperas, ke Dalai montros per reala ago, ke li jam ĉesigis secesian aktivadon, instigadon de perforto kaj detruon al Pekinaj Olimpikoj kaj kreos kondiĉojn al venonta interkonsiliĝo. |