La 5-an de majo pli ol 10 ĉinaj gajnintoj de la olimpika ĉampioneco invitite venis al Jiuzhaigou, Sichuan. Ili gastis ĉe lokaj tibetanoj, vizitis lamaejon, kaj benis la Pekinajn Olimpikojn kune kun lamaoj.
En la hejmo de tibetano Zewang la olimpikaj ĉampionoj estis aparte akceptitaj per kanto, danco kaj vino. Zewang tostis kun ili kaj esprimis, ke ili estas honorindaj gastoj kaj la olimpikaj ormedaloj honoras ankaŭ tibetajn popolanojn. En la lamaejo Daji la olimpikaj ĉampionoj kune kun lamaoj laŭte kriis: "Sukceson al la Pekinaj Olimpikoj!". |