Ĝis la fino de la lasta jaro, pro kampara bonloĝada projekto, plenumata de la ĉina registaro en Tibeta Aŭtonoma Regiono, 112 mil familioj de kamparanoj kaj paŝtistoj transloĝis en sekurajn kaj komfortajn domojn.
La 6-an de majo, raportisto ricevis la informon el ĉina Tibetologia Esplora Centro.
Laŭ informo, en 2006 Tibeta Aŭtonoma Regiono komencis plenumon de la "bonloĝada projekto", dum la tempo de 2006 ĝis 2010 oni finos la rekonstruadon de domoj de preskaŭ 220 mil familioj de kamparanoj kaj paŝtistoj, por ke 80% de kamparanoj kaj paŝtistoj en la regiono loĝu en sekuraj kaj komfortaj domoj. |