china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao esprimis bondeziron al japanaj legantoj de revuo "Popola Ĉinio"
(GMT+08:00) 2008-05-06 16:43:35
Antaŭtage de sia vizito al Japanio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao publikigis salutmesaĝon al japanaj legantoj en la revuo "Popola Ĉinio". En sia salutmesaĝo, nome de la ĉina popolo, Hu Jintao esprimas sinceran saluton kaj bonan deziron al la japana popolo.

Hu Jintao skribis, ke de 30 jaroj post subskribo de la paca kaj amikeca konvencio de Ĉinio kaj Japanio, la du landoj akiras grandegajn atingojn en la amikeca interfluo kaj reciproke utila kunlaboro de diversaj kampoj, tio alportas efektivajn profitojn al la dulandaj popoloj, kaj akcelas evoluadon kaj progreson de la du landoj. Tiuj atingoj indas je komuna trezorigo fare de la dulandaj popoloj.

Hu Jintao skribis ankaŭ, ke post 20 jaroj, la olimpikoj refoje okazos en Azio. Li bonvenigas japanajn amikojn spekti la Olimpiajn Ludojn en Pekino, kaj li deziras al japanaj sportistoj bonajn atingojn en konkursoj.

Li ankaŭ elkore esperas, ke la ĉina kaj japana popoloj estu amikaj de generacio al generacio, kaj kune kreu ankoraŭ pli belan estontecon de la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.

La revuo "Popola Ĉinio" fondiĝis en la jaro 1953.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040