Antaŭ nelonge, prezidanto de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono Qiangba Puncog esprimis, ke la regiono ĉiam alte atentas problemojn pri vivo de popolanoj kaj favorigas disvolvajn fruktojn al ĉiuj popolanoj, plej atentataj, rektaj kaj praktikaj problemoj pri interesoj estas efike solvataj.
Laŭ konigo, de 1985 Tibeto plenumas la politikon pri senpagaj manĝado, loĝado kaj lernado por kamparanaj kaj paŝtistaj infanoj, kiuj loĝas en lernejoj. Cetere, en la flankoj de loĝado kaj kuracado, tibetanoj, precipe kamparanoj kaj paŝtistoj, okupantaj plejparton de la loĝantaro, ĝuas ĝeneralan "senpagajn" bonaĵojn.
Tibeto ankaŭ atentas la vivon de finance malfacilaj popolanoj. En 2007, Tibeto metis kamparanojn kaj paŝtistojn, kies vivo estas plej malfacila, en la amplekson de kampara minimuma vivgarantio, la nombro atingis 230 mil. Kontraŭ la influo el lasaa "marta-14-a evento" kaj tutlanda var-preza leviĝo al Tibeto, antaŭ nelonge la registaro de Tibeta Aŭtonoma Registaro decidis doni portempan monatan monhelpon al ĉiuj homoj, kiuj ĝuas la minimunan vivgarantion. |