china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diverslandaj amaskomunikiloj pozitive taksis "Varmprintempan Vojaĝon"
(GMT+08:00) 2008-05-07 17:14:10
La 6-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao komencis ŝtatan viziton al Japanio, nomatan "Varmprintempa Vojaĝo". Lastatempe amaskomunikilioj de Japanio, Korea Respubliko kaj Hindio sinsekve publikigis artikolojn kaj pozitive taksis la varmprintempan vojaĝon.

Tagmeze de la 6-a de majo, japana tokia televidstacio faris ĉefan raporton al vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio kaj esprimis, ke tio estas la unua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al Japanio en la pasintaj 10 jaroj kaj ankaŭ la dua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al Japanio post fondiĝo de nova Ĉinio.

En la 6-a, ĵurnalo "Joongang Taga Novaĵo" de Korea Respubliko publikigis artikolon, dirante, ke la vizito de Hu Jintao al Japanio estos bazo bonvenigi brilan printempon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Samtage, alia ĵurnalo "Chosun Ilbo" publikigis artikolon, dirante, ke Hu Jintao vizitas Jaapnion okaze de la 30-a datreveno de subskribo de paca amika konvencio de Ĉinio kaj Japanio, tio helpos plibonigon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj ĉiuflankan antaŭenpuŝon de la strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter la du landoj.

Hinda Azia Novaĵ-Agentejo montris en sia raporto, ke la vizito de Hu Jintao al Japanio estas la unua vizito de ĉina ŝtata prezidanto al Japanio en la pasintaj 10 jaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040