La 7-an de majo en Tokio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun japana mikado Akihito kaj faris interparolon kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo. Poste li ĉeestis al la tagmeza bankedo, aranĝita de ĉefaj ekonomiaj societoj de Japanio por la bonvenigo, kaj faris gravan parolon.
Intervidiĝante kun japana mikado Akihito, Hu Jintao esprimis, ke la amikeco inter ĉina kaj japana popoloj havas longan historion. Li laŭdis la mikadon pro la zorgo pri la disvolvo de la rilatoj inter la du landoj. Li emfazis, ke la rilatoj inter la du landoj frontas al la nova ŝanco por la plua disvolviĝo; Ĉinio esperas klopodi kun Japanio por krei la novan situacion por la kompleta disvolvo de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj inter la du landoj.
Interparolante kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo, Hu Jintao emfazis, ke la rilatoj inter la du landoj troviĝas en la nova startpunkto; la du landoj devas kune klopodi por krei novan situacion por la kompleta disvolvo de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj inter la du landoj.
Tagmeze de tiu ĉi tago Hu Jintao ĉeestis al la bankedo, aranĝita de ĉefaj ekonomiaj societoj de Japanio por la bonvenigo, kaj faris gravan parolon sub la titolo Kune Dividu Ŝancon por Komuna Disvolviĝo. Li diris, ke senĉese vastigi kaj profundigi la komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Japanio konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj kaj estas la nepra postulo por komplete profundigi la strategiajn reciprokutilajn rilatojn inter la du landoj. |