La 8-an de majo en Tokio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris gravan prelegon en la japana Universitato Wasedadaigaku. Li montris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio estas komuna afero de la dulandaj popoloj, la dulandaj junuloj estas vivfortoj de la amikeco inter la du landoj, kaj estonteco de la amikeco devas esti kreata de la junuloj.
Hu Jintao konigis procezon de la ĉina evoluado el la historia kaj aktuala vidpunktoj, retrospektis kaj resumis la vojon kaj grandegan atingon de Ĉinio en reformado kaj malfermo dum 30 jaroj. Li montris, ke Ĉinio neŝanceliĝe iros la vojon de paca evoluado, kaj tio estas la strategia elekto de la ĉinaj registaro kaj popolo. Li reasertis, ke Ĉinio efektivigas defensivajn nacidefendajn politikojn, ne faros armadan konkuron, ne kaŭzos militan minacon al iu ajn lando, neniam ĉasos hegemonion kaj neniam faros ekspansion.
Hu Jintao diris ankaŭ, ke la historio estas la plej filozofia instru-materialo. Li akcentis, ke memoro pri la historio celas ne por daŭrigi malamon, sed por preni la historion kiel referencon, vizaĝi al estonteco, ami kaj protekti pacon. |