La 7-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, vizitanta al Japanio, kaj japana ĉefministro Yasuo Fukuda faris interparolon, kaj subskribis "Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Japanio pri Ĉiuflanka Antaŭenpuŝo de Strategiaj Reciproke Utilaj Rilatoj". Japanaj amaskomunikiloj donis la pozitivan takson pri tio.
La komento de la japana ĵurnalo Asahi Shimbun en la 8-a de majo diras, ke la komuna deklaro menciis, ke la du landoj portas gravan devon por paco kaj evoluado de la mondo, kaj plifortigos akordiĝon en gravaj internaciaj problemoj. Tio montras, ke la vidkampo de la du landoj disvastiĝis ĝis la kunlaboro en internaciaj aferoj el la atento pri la dulandaj amikaj rilatoj.
Komentisto el la televidstacio de la japana brodkasta korporacio diris en la 7-a de majo, ke prezidanto Hu faras la viziton al Japanio, kiam ankoraŭ ekzistas iuj problemoj inter la du landoj, tio enkorpigas la decidon de Ĉinio por disvolvi amikecon inter la du landoj. |