Lastatempe vicmanaĝero de oficejo pri malriĉeco-mildigo de ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono Wang Jian akceptis intervjuon kaj esprimis, ke kamparanoj kaj paŝtistoj ĉiam profitas de tibeta disvolviĝo.
Wang Jian konigis, ke de post tibeta praktiko de demokratia reformado post 1959, miliono da servutuloj estas mastroj. La ŝtato ankaŭ donas favorajn politikojn kaj rimedojn por helpi al lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj plibonigi produktan kaj vivadan kondiĉon. En la jaro 2007, tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj ĝenerale havis bonhavan vivon.
Wang Jian esprimis, ke disvolviĝo de Tibeto efektive favoras al lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj. Dank' al speciala malriĉeco-mildigo donita de la centra registaro al Tibeto, estas garantiate, ke tiuj kamparanoj kaj paŝtistoj profitas de malriĉeco-mildiga ekspluato. |