china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao intervidiĝis kun ĉefaj membroj de "federacio de parlamentanoj subtenantaj Pekinajn Olimpikojn"
(GMT+08:00) 2008-05-09 16:45:21

Antaŭtagmeze de la 9-a de majo en Tokio, farante ŝtatan viziton al Japanio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun ĉefaj membroj de la japana "federacio de parlamentanoj subtenantaj Pekinajn Olimpikojn", estrata de Kono Yonhei, prezidanto de japana Ĉambro de Reprezentantoj.

Hu Jintao diris, ke japanaj diversaj partioj rompis partian limon kaj establis la federacion de parlamentanoj subtenantaj Pekinajn Olimpikojn, tio sufiĉe enkorpigas plivastigon de olimpika spirito fare de la japana popolo kaj amikecon inter la japana kaj la ĉina popoloj. Li diris:

"Pekinaj Olimpikoj estas la triaj Olimpikoj okazontaj en Azio, post Tokiaj Olimpikoj en 1964 kaj Seulaj Olimpikoj en 1988. Ĝi apartenas al ne nur la ĉina popolo, sed ankaŭ la azia popolo, inkluzive de la japana popolo, kaj la mondaj diverslandaj popoloj."

Hu Jintao esprimis, ke la ĉina flanko alte atentas la Olimpikojn kaj okazigos verdajn, kulturajn kaj scienc-teknikajn Olimpikojn.

Prezidanto de japana Ĉambro de Reprezentantoj kaj estro de la "federacio de parlamentanoj subtenantaj Pekinajn Olimpikojn" Kono Yohei diris, ke japana-ĉina sporta interfluo viglas, li esperas, ke Pekinaj Olimpikoj pluapaŝe vastigos la dulandajn kulturan kaj sportan interfluon kaj homan kontaktiĝon. Li esprimis:

"Kiel esprimite de prezidanto Hu Jintao, ankaŭ ni opinias, ke Pekinaj Olimpikoj estas la Olimpikoj ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de Azio, ni esperas plenan sukceson al la Olimpikoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040