Posttagmeze de la 8-a de majo, en la japana Universitato Waseda okazis la japan-flanka inaŭguro de Amikece Interflua Jaro de Ĉinaj kaj Japanaj Adoleskantoj. Al la inaŭguro ĉeestis ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, japana ĉefministro Yasuo Fukuda kaj japana eks-ĉefministro Yasuhiro Nakasone.
Hu Jintao montris, ke adoleskantoj simbolas junecon kaj vivforton kaj reprezentas esperon kaj estontecon. La eterna amikeco inter Ĉinio kaj Japanio finfine dependas de la dulandaj adoleskantoj. Li esperas, ke la dulandaj junuloj memkonscie sur-ŝultrigu la noblan mision por heredi la amikecan aferon de la du landoj.
Yasuo Fukuda esprimis esperon, ke aktivado de la amikece interflua jaro fariĝos ponto, por ke la dulandaj popoloj pliigu interkomprenon kaj tenu longedaŭran amikecon.
Yasuhiro Nakesone diris, ke aktivado de la amikece interflua jaro utilas por profundigi interkomprenon de la dulandaj popoloj kaj akceli longedaŭran amikecan kunlaboron de la du landoj. Japanio kaj Ĉinio devas plifortigi kunlaboron por kune krei la belan estontecon.
Post la inaŭguro, Hu Jintao faris tablotenisan amikan konkurson kun ĉina sportistino Wang Nan kaj japana sportistino Fukuhara Ai. |