La 9-an de majo, fininte sian viziton en Tokio, per speciala aviadilo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Osakon kaj daŭrigas sian varmprintempan vojaĝon al Japanio.
Antaŭtagmeze de tiu tago, Hu Jintao intervidiĝis kun ĉefaj membroj de la japana "federacio de parlamentanoj subtenantaj Pekinajn Olimpikojn", estrata de Kono Yonhei, prezidanto de japana Ĉambro de Reprezentantoj. Li diris, ke japanaj diversaj partioj rompis partian limon kaj establis la federacion de parlamentanoj subtenantaj Pekinajn Olimpikojn, tio sufiĉe enkorpigas plivastigon de olimpika spirito fare de la japana popolo kaj amikecon inter la japana kaj la ĉina popoloj. |