china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun gubernatoro de Nara
(GMT+08:00) 2008-05-10 16:35:02

Hu Jintao kaj Shogo Arai

Antaŭtagmeze de la 10-a de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitanta Japanion vizitis Nara, la antikvan urbon de Japanio, kaj daŭrigis sian varmprintempan vajaĝon. La 10-an, Hu Jintao intervidiĝis kun gubernatoro de Nara-gubernio Shogo Arai kaj urbestro de Nara Akira Fujiwara.

Hu Jintao esprimis, ke Nara estas fama antikva urbo de Japanio kaj havas profundan kulturon. Horyuji-Templo kaj Toshotdaiji-Templo atestas amikecan kontaktiĝan historion inter Ĉinio kaj Japanio kaj estas grava simbolo de kultura interfluo inter la du landoj. Delonge la amikoj de ĉiuj rondoj de Nara entuziasme disvolvas interfluojn kun Ĉinio kaj faras pozitivan kontribuon por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Nun estas bona la disvolva tendenco de la rilatoj inter la du landoj. Tio prezentas plifavorajn kondiĉojn por disvolvi lokajn interfluojn kaj grandigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Shogo Arai kaj Akira Fujiwara varme bonvenigis viziton de Hu Jintao al Nara. Ili bondeziras prosperiĝon kaj potenciĝon de Ĉinio kaj Japanio. La du popoloj ĉiam amikiĝu. Ili ankaŭ bondeziras plenan sukceson al Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040