china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio alsendis konsolon pri tertremo en ĉina Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-14 10:28:50

La 13-an de majo, iuj alilandaj gvidantoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj alsendis konsolon pri la forta tertremo okazinta en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, kaj subtenas penan klopodon de la ĉinaj registaro kaj poplo en savado.

Kim Jong-Il, ĝenerala sekretario de Korea Laborista Partio, esprimis profundan simpation kaj konsolon al la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, esperante, ke sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo kiel eble plej frue konkeru malfacilaĵojn.

Rusa prezidento Dmitri Medvechev alsendis profundan simpation kaj esprimis volon liveri necesan helpon.

Telefonante kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, usona prezidento Bush diris, ke Usono esprimas profundan simpation al la ĉina popolo kaj volas liveri ĉiujn eblajn helpojn.

Prezidanto de Komisiono de EU esprimis kondolencon al viktimoj kaj familianoj de viktimoj. EU plenforte subtenos Ĉinion en savado kaj volas liveri helpon al plagita regiono.

Cetere, ankaŭ Vjetnamio, Kubo, Laoso, Singapuro, Hindio, Germanio, Francio, Zambio, Palestino, Sud-Afriko kaj aliaj landoj alsendis profundan konsolon kaj eĉ volas liveri necesan helpon.

Ĝenerala sekretario de Ŝanhaja Kunlabora Organizo esprimis profundan simpation kaj konsolon al familianoj de viktimoj kaj plagitoj, emfazante, ke en la malfacila momento, membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo firme staras ĉe la ĉina popolo.

Ĝenerala sekretario de Ligo de Arabaj Landoj esprimis profundan kondolencon al viktimoj kaj alsendis konsolon al familianoj de viktimoj kaj vunditoj.

Estro de Monda Banko alsendis profundan simpation kaj kondolencon, esprimante, ke Monda Banko volas ĉiam subteni en diversaj formoj savadon kaj posttertreman rekonstruadon de la ĉina registaro.

Ankaŭ aliaj internaciaj organizoj alsendis profundan simpation kaj konsolon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040