Antaŭtagmeze de la 14-a de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Wenchuan-gubernion, unu el la lokoj plej serioze suferintaj la tertremon, por gvidi la savadan laboron kontraŭ la katastrofo.
Starante apud Domego de Beichuan-a Mezlernejo, detruita de la tertremo Wen Jiabao diris, ke nun oni jam sendis 100 mil savistojn kaj helpantojn al la katastrofejo.
Wen Jiabao esprimis, ke la tertremo povas translokigi la monton kaj bari la riveron, sed ne povas skui la volon de la popolo. Li esprimis, ke se ni unuiĝu kaj helpu unu la alian, ni certe venkos la katastrofon. |