La 13-an de majo, en la monkontribua ceremonio "Varma Agado kontraŭ Katastrofo" okazigita de la oficejo pri elmigrintaj ĉinoj sub ĉina Ŝtata Konsilantaro, reprezentantoj de en- kaj eksterlandaj ĉinaj komercistoj transdonis savan monon al estro de la oficejo Li Haifeng. Ĝis nun, membroj de la Asocio de Entreprenoj Investataj de Ĉinaj Elmigrintaj Komercistoj kaj en- kaj eksterlandaj ĉinaj komercistoj jam kontribuis monon kaj materialojn valorajn je 68 milionoj kaj 500 miloj da juanoj de renminbi al la regiono plagita de tertremo en Sichuan. |