En la kunveno, okazigita de la komandejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro por la posttertrema savado, Liu Yuchen, vicdirektoro de la ĉina Sismologia Buroo, diris, ke ĝis la 22-a horo de la 14-a ĉi-monate la ĉina internacia savtaĉmento jam savis 28 homojn el konstruaĵoj faligitaj de la tertremo en Sichuan, kaj aliaj savtaĉmentoj el Hainan, Shandong, Sichuan kaj Chongqing savis 54 homojn. |