La 15-an ĉi-monate la ĉina Ministerio por la Sano publikigis sanitaran kaj kontraŭepidemian laborprojekton de posttertrema savado. La projekto celas gvidi sanitaran kaj kontraŭepidemian laborojn en la savado.
La projekto determinas, ke en la komenca periodo post la tertremo la ĉefa tasko estas savi kaj kuraci vunditojn, kaj poste oni devas tuj komenci sanitaran kaj kontraŭepidemian laborojn. La projekto rimarkigas, ke kadavroj en natura katastrofo ĝenerale ne povas kaŭzi disvastiĝon de infektaj malsanoj, tamen oni devas zorge trakti kadavrojn de homoj kaj bestoj. |