china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli ol 100 senditoj vizitis ekspozicion pri Tibeto
(GMT+08:00) 2008-05-16 15:34:51

 Lastatempe pli ol 100 senditoj de Usono, Kanado, Ĉilio, Kamboĝo kaj tiel plu vizitis grandskalan ekspozicion pri la stato de pasinteco kaj estanteco de Tibeto okazanta en Pekino. Multe da senditoj diris, ke per la ekspozicio ili pli klare kaj integre konis la historion kaj la nunan staton de Tibeto. La ekspozicio plie firmigis ilian starpunkton pri tio, ke Tibeto estas neapartigebla parto de Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Posttagmeze de la 15-a de majo, pli ol 100 senditoj respektive venis al Nacieca Kultura Palaco por viziti la ekspozicion pri Tibeto. La diplomatoj kun diverskoloraj haŭtoj kaj en diversaj lingvoj ĝoje vizitis la ekspozicion.

Dum 2-hora vizitado, tieaj klarigistoj detale konigis al la senditoj la historion kaj la aktualan staton de Tibeto.

Ĉi-foja ekspozicio konsistas el du partoj respektive nome historio kaj servutula sistemo de Tibeto kaj nova Tibeto. Per multe da historiaj dokumentoj, historiaj objektoj kaj fotoj la ekspozicio prezentas la historian disvolvan procezon de Tibeto kaj konigis la rilatojn inter Tibeto kaj la centra registaro en ĉiuj periodoj.

Bolivia ambasadoro Fernando Rodriguez diris intervjuate, ke per la ekspozicio li klare vidis, ke estas pli kaj pli bona la vivo de tibetanoj. Rodriguez diris,

"En la ekspozicio ni vidis la gajnon de Tibeto, precipe la altiĝon de la vivnivelo de tibetanoj. La tibeta popolo ĝuas bonan servadon pri sano kaj akceptas bonan edukadon. Tibeto ankaŭ gajnis grandan disvolviĝon en baza instalaĵa konstruado. Boniĝas la loĝkondiĉo, trafika transportado kaj telekomuniko."

Dum la vizitado, la senditoj iam interbabilis, iam konsultis al klarigiston pri fotoj kaj historiaj objektoj. Ili ne nur surpriziĝis pri la granda ŝanĝiĝo de tibetanoj en la lastaj 50 jaroj, sed ankaŭ aprobis la saĝecon de la ĉina registaro por administri tibetajn aferojn.

Sendito de Orienta Timoro Olimpio Branco opiniis, ke la ekspozicio plene montras la harmonion kaj progreson de Tibeto. Li diris,

"Ni vidis, ke en Tibeto troviĝas temploj de Budaismo kaj Islamo kaj preĝejoj de Kristanismo, kiuj harmonie kunekzistas. En la lokaj registaroj, 75% de la oficistoj estas tibetanoj. Tio estas granda progreso."

Brazila ambasadoro Luiz Augusto de Castro Neves esprimis, ke vizitinte la ekspozicion li vidis la rapidan moderniĝan procezon de Tibeto en la pasintaj 50 jaroj. Tio profunde impresis lin. Neves diris,

"La brazila registaro tute agnoskas la suverenecan integrecon de Ĉinio kaj agnoskas, ke Tibeto estas aŭtonoma regiono de Ĉinio. La brazila registaro firme kredas, ke ĉiuj naciecoj de Ĉinio povas harmonie kunekzisti, kompreni unu alian kaj respekti la kulturon kaj religion de aliaj naciecoj."

La senditoj ĝenerale opiniis, ke la historio atestas, ke Tibeto estas neapartigebla parto de Ĉinio. Tibetaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio. La internacia socio devas respekti la rajton de la ĉina registaro por solvi tibetan problemon.

Laŭ konigo de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, de la lastaj tagoj, pli ol 200 senditoj venintaj el 39 landoj kaj internaciaj organizoj vizitis la ekspozicion pri Tibeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040