Vespere de la 17-a de majo, Li Chengyun, vicestro de la ĉina provinco Sichuan, diris, ke 6 savtaĉmentoj respektive el Japanio, Rusio, Korea Respubliko, Singapuro, la ĉina regiono Taiwan kaj la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono jam atingis la sisman lokon de Sichuan kaj komencis la savadon.
Li Chengyun diris, ke la hongkong-a taĉmento konsistanta el 20 membroj, la taiwan-a konsistanta el 22 membroj kaj la rusa konsistanta el 51 membroj faras la savadon en la urbo Mianzhu; la japana profesia savtaĉmento konsistanta el 60 membroj faras la savadon en Qingchuan kaj Beichuan; la korearespublika konsistanta el 47 membroj kaj la singapura konsistanta el 55 membroj faras la savadon en la urbo Shifang.
|