La enigmo donas al Xiangshawan mirindan ĉarmon. Ne malmultaj vizitantoj tie persone spertis la sablogliton kaj aŭskultis la "kantadon" de la dezerto. Ili sin vestinte per apartaj ŝtrumpoj, ili grimpis supren laŭ la dekliva sablmonteto, eksidis aŭ ekkuŝis kaj malsuprenglitis per dispuŝado de la manoj. Tiam ĉe la oreloj zumadas la sablo, jen rankvake jen ondfajfe. Ĵus fininte la sablogliton kun ekscitateco kaj ĝuo de sabla sono, iu turisto diris:
"La unuan fojon mi vizitas Xiangshawan. Estas ekstreme interese. La plej interesa estas sabloglito. Malsuprenglitante el tiom kruta deklivo, mi kvazaŭ flugus. Estas ekstrerne ekscite."
1 2 3 |