china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina unua nacia funebra tago
(GMT+08:00) 2008-05-19 17:23:36

La fortega tertremo okazinta la 12-an de majo en Wenchuan, provinco Sichuan mortigis pli ol 32 000 homojn kaj vundis pli ol 220 000. Por esprimi la profundan funebron de la tutlanda popolo al la viktimoj en la tertremo, la ĉina registaro decidis, ke de la 19-a ĝis la 21-a de majo estu la nacia funebra tago. Dum tiu ĉi tempo ĉesas la stafetado de la olimpika torĉo en Ĉinio. Estas duonhisita la nacia flago en la tuta lando kaj en la institucioj en fremdaj landoj, ĉesas la publika amuza aktivado.

Je ĉirkaŭ 58 minutoj post la 4-a horo de la 19-a de majo, sur la placo Tian'anmen de Pekino, en solena nacia himno, la ĉina kvinstela flago, reprezentanta la nacian dignon, leviĝis ĝis la pinto de la stango de la flago kaj post iom da tempo, malleviĝis.

Sur la placo miloj da urbanoj serioze staris kaj direktis sian rigardon al la nacia flago. Post la ceremonio, raportisto intervjuis patron kaj filinon el Pekino. La patro nomiĝas Tian Guanghui, kaj la filino, Tian Sangshan.

Filino: Inter la viktimoj estas miaj samaĝaj knaboj. Mi ege malĝojas, ke multaj amiketoj estas terkovritaj.

Patro: Mi ege malĝojas; tamen mi sentas, ke antaŭ la katastrofo, montriĝas en nia lando senprecedenca solidareco kaj unuanimeco.

Sinjoro Dun Shixin estas oficisto. Post la ceremonio li ne tuj foriris, sed silente staris ĉeloke kelkajn minutojn. Li diris, ke la katastrofo estas grandega malfeliĉo. Ĉinio starigis la nacian funebran tagon, duone hisis la nacian flagon, tio ne nur donas al la popolanoj vojon por esprimi funebron, sed ankaŭ montras la respekton kaj amon de la registaro al la vivo.

"Por la tutlanda popolo tio estas tre bona civitana eduko. La nacia funebra tago spegulas la forton de la popolo, la brilecon de homeco."

Sinjoro Joe Bircher el Usono studas en Ĉinio. Hodiaŭ li partoprenis en la ceremonio. Li diris:

"Ja estas treege tragedie. Tiel multaj homoj mortis. Ni neniel povas malhelpi okazon de la katastrofo. Ĉinio agas tre brave, donas sian tutan energion, faras ĉion eblan. Estas tre bone."

Matene, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj en aliaj landoj duonhisis la nacian flagon kaj metis funebran notlibron. Ambasadoroj de pli ol 60 landoj al Ĉinio sinsekve venis al la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimi funebron. Nia raportisto diris:

"De la 9-a horo kaj duono, ambasadoroj de pli ol 60 landoj al Ĉinio sinsekve venis al la ministerio. La kotedivoira ambasadoro estas la unua. Li diris, ke estas tre profundaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kotedivoiro. Nome de la kotedivoira popolo, li esprimis la unua konsolon al la ĉina popolo. Usona ambasadoro Clark T. Randt esprimis, ke Usono pliigos helpon al Ĉinio. Japana ambasadoro Yuji Miyamoto diris al nia raportisto, ke la japana savtaĉmento plenforte serĉas postvivantojn. La japana registaro plenforte kunlaboros kun la ĉina registaro en rekonstruado de hejmlokoj de la ĉina popolo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040