Lastatempe la internacia socio plue liveras helpon al regionoj plagitaj de tertremo de Ĉinio en diversaj formoj.
Vespere de la 19-a de majo, unuaj savmaterialoj de 16 tuneloj liverita de la Infana Fonduso de UN atingis Chengdu. Samtempe la aviadilo kun fluanta hospitalo, kuracistoj kaj medikamentoj de Rusio forlasis Moskvon kaj veturis al Chengdu.
La usona registaro decidis liveri plu materialojn valorajn je 1 miliono da usonaj dolaroj kaj transportos ĝin al Chengdu en la 21-a de majo. La germana registaro decidis multigi helpon al Ĉinio al unu miliono kaj 500 miloj da eǔroj. Ankaǔ la brita registaro liveros plu materialojn valorajn je unu miliono da pundoj.
Laǔ alia informo el Ĝenerala Asocio de Ĉina Ruĝa Kruco, la Ĉina Ruĝa Kruco jam ricevis pli ol 20 internaciajn monkontribuojn.
Politikistoj de Latovio, Bolivio, Egiptio, Kroatio, Macedonio, Niĝerio kaj aliaj landoj kaj gvidantoj de Monda Komerca Organizo, Internacia Organizo de Rifuĝintoj, Internacia Telekomunika Unio, Afrika Disvolva Banko kaj aliaj internaciaj organizoj esprimis konsolon al Ĉinio per diversaj manieroj. |