Posttagmeze de la 19-a de majo, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping iris al la severe trafita loko de tertremo en Shanxi-provinco, nordokcidente de Ĉinio, por konsoli popolanojn de la trafita loko kaj gvidi la kontraŭtertreman savadon.
La fortega tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, sudokcidente de Ĉinio, alportis severan katastrofon al Shanxi, nordokcidenta provinco de Ĉinio. Ĝis la 21-a horo de la 18-a de majo, 89 gubernioj de 10 regionoj kaj urboj en la provinco Shanxi suferis la tertremon, 113 homoj mortis, pli ol 112 milionoj da homoj estis urĝe transigitaj, kelkaj ŝoseoj de la provinco iam estis interrompitaj, bazaj instalaĵoj estis severe detruitaj.
Pririgardante la situacion de Shanxi-provinco kaj konsolante la popolanojn, Xi Jinping esprimis, ke diversgradaj registaroj kiel eble plej rapide komencu la rekonstruan laboron post la katastrofo. |