La 21-an de majo, laŭ informo el la ĉina Ministerio pri Sano, ĉinaj kuracaj taĉmentoj kovris ĉiujn guberniojn kaj vilaĝojn de plagitaj lokoj pro tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan.
Laŭ statistiko, nun la nombro de homoj partoprenantaj en kuraca helpo en Sichuan superis 45 mil, fako pri sano kaj aliaj fakoj sendis proksimume 11 mil personojn pri kuracado, epidemia preventado kaj higiena kontrolado.
Ĝis la 21-a de majo, pli ol 5 250 personoj pri epidemia preventado disvolvas laboron en plagitaj lokoj, ĝis nun ne estas raporto pri grava infekt-malsana epidemio kaj subita publik-higiena evento en plagitaj lokoj. |