La unua ŝtata trejna bazloko pri tertrema urĝsavado en Ĉinio jam finkonstruiĝis, kaj ekfunkcios en la lasta duonjaro de la kuranta jaro. Tiu moderna bazloko celas trejni komandantojn kaj sav-laborantojn.
La bazloko situas en Pekino, areas je proksimume 13 hektaroj, estas parto de la diĝita sismo-monitora reto de Ĉinio, kaj ĝia totala investo superis 200 milionojn da juanoj.
|