La 21-an de majo, Liu Jiayi, estro de la ĉina Ŝtata Kontrevizora Administracio, iris al la provinco Sichuan por kontroli difekton kaŭzitan de la tertremo. Li kunvokis oficistojn pri kontrevizoro por esplori la kontrevizoron al monrimedoj kaj materialoj uzataj por la kontraŭtertrema savado, kaj akceli la administron, por ke la monrimedoj kaj materialoj vere estu racie kaj leĝe uzataj por la trafitaj lokoj kaj suferintoj. |