La 21-an de majo en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao emfazis, ke oni liveru sciencan subtenon al la kontraŭtertrema savado.
Tiutage li prezidis kunvenon de la fondiĝo de la ŝtata specialista komisiono pri la tertremo en Wenchuan. Li esprimis, ke fondiĝo de la specialista komisiono liveras sciencan subtenon al la kontraŭtertrema savado kaj estas tre grava por la aranĝado de suferintoj, la restartigo de produktado kaj la posttertrema rekonstruado. |