La 23-an de majo en gazetara konferenco, okazigita de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, vicestro de la ĉina provinco Sichuan Li Chengyun diris, ke kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro en Sichuan altefike kaj orde funkcios plu.
Li Chengyun diris, ke koncernaj fakoj plue plenforte savos postvivantojn, plivastigos savan amplekson, en taŭga tempo turnos gravitan punkton de savado al kuracado de vunditoj, rapide translokigos iujn vunditojn al aliaj provincoj kaj urboj, klopodos por teni morton en minimumecon, samtempe aranĝos suferantojn, garantios trinkakvon kaj manĝaĵojn al popolanoj en plagitaj lokoj kaj liveros sekurajn portempajn loĝejojn al 98% de popolamasoj en plagitaj lokoj en unu monato. |