Antaŭ nelonge la Monda Organizo por Sano esprimis, ke ĝi urĝe liveras al Ĉinio pli da medicinajn materialoj por la kuracado en lokoj trafitaj de la tertremo en Wenchuan.
Tiuj ĉi materialoj inkluzivas desinfektaĵojn, purigilojn de trinkakvo kaj moveblajn necesejojn, uzeblajn por ĉirkaŭ 130 000 homoj. Krome, sinjoro Hans Troedsson, reprezentanto de la Monda Organizo por Sano en Ĉinio, diris, ke la organizo sendos al Ĉinio specialistan grupon, kiu kunlaboros kun la ĉina registaro rilate al rekonstruado de sanitaraj bazaj instalaĵoj. |