La 24-an de majo en la urbeto Yingxiu de la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, intervidiĝis kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Li diris, ke li laŭ sia eblo mobilizos fortojn de UN por helpi al Ĉinio fari la kontraŭtertreman savadon kaj la rekonstruadon.
Wen Jiabao diris, ke en la tertremo mortis pli ol 60 000 homoj, perdiĝis ĉirkaŭ 30 000 kaj vundiĝis ĉirkaŭ 300 000. |