La 24-an de majo en la urbeto Yingxiu, severe trafita de la tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris, ke UN kaj la internacia socio subtenas la kontraŭtertreman savadon de la ĉina popolo.
Li emfazis, ke UN sentas doloron pro tio, ke ĉinaj popolanoj perdis siajn familianojn aŭ parencojn en la tertremo; UN kaj la tuta mondo plenforte helpos la ĉinan popolon. |