La 24-an de majo en Pekino, novaĵ-paroparolanto de la ĉina Nacidefenda Ministerio diris, ke Ĉinio dankas la rusan Nacidefendan Ministerion kaj la usonan Nacidefendan Departementon pro iliaj humanismaj helpoj al la loko trafita de la tertremo en la ĉina provinco Sichuan.
Tiutage la proparolanto rajtigite anoncis, ke la rusa Nacidefenda Ministerio decidis liveri al Ĉinio materialojn por la humanisma helpo, kiuj inkluzivas 23 kuir-aŭtojn, 300 grandajn tendojn, vatitajn litkovrilojn kaj lanajn litkovrilojn. Antaŭ tio ankaŭ la usona Nacidefenda Departemento liveris al Ĉinio helpajn materialojn je la kosto de pli ol 700 000 usonaj dolaroj. |