Ĝis la 12-a horo de la 24-a de majo la tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan mortigis 60 560 homojn.
Raportisto informiĝis de la gazetara konferenco, okazigita de la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ke ĝis la 12-a horo de la 24-a de majo pro la tertremo vundiĝis pli ol 350 000 homoj kaj perdiĝis pli ol 26 200; Ĉinio ricevis monon kaj materialojn el la enlando kaj aliaj landoj je la kosto de pli ol 24,6 miliardoj da juanoj de renminbi. |