Ĝis la 12-a horo de la 25-a de majo, pro la tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan mortis 62 664 homoj, vundiĝis preskaŭ 360 000, perdiĝis 23 775.
Ĝis la 24-a horo de la 24-a de majo oni savis kaj translokis pli ol 638 000 homojn, savis el ruino 6 537 homojn.
Ĝis la 12-a horo de la 25-a de majo oni kuracis en hospitaloj pli ol 82 900 homojn, 3 515 mortis en hospitaloj, ankoraŭ pli ol 18 000 homoj estas kuracataj en hospitaloj.
Ĝis la 12-a horo de la 25-a de majo, oni kontribuis en- kaj ekster-lande monon kaj materialojn je la kosto de 29 miliardoj da juanoj de renminbi. Ĝis la 14-a horo de la 25-a de majo, diversnivelaj registaroj investis al savado pli ol 15 miliardojn da juanoj. |