En la gazetara konferenco okazinta la 25-an de majo, estro de la novaĵ-oficejo de la provinca registaro de Sichuan s-ro Hou Xiongfei diris, ke ĝis la 24-a de majo, sume 23 landoj kaj la ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono jam liveris al Sichuan 1621,9 tunojn da helpaj materialoj, inkluzive de tendo, kovrilo, medikamento, manĝaĵo, vesto ktp.
S-ro Hou Xiongfei diris ankaŭ, ke Rusio, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj kaj ankaŭ ĉinaj Taiwan kaj Hongkong ekspedis 7 profesiajn sav-taĉmentojn al la plagitaj lokoj de la provinco Sichuan. Nuntempe 272 medicinistoj de 10 kuracaj taĉmentoj el Rusio, Japanio, Britio, Taiwan, Hongkong, Aomen kaj aliaj landoj kaj regionoj laboras en Sichuan. |