Raportisto informiĝis de la komandejo de kontraŭtertrema savado sub la ĉina Akvoutiliga Ministerio, ke ĝis la 17-a horo de la 25-a de majo 479 digoj estis difektitaj de la tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichua.
Kontrolinte la digojn, gvidgrupo de la kontraŭtertrema savado sub la ministerio prenis diversgradajn urĝajn rimedojn laŭ malsamaj danĝerecoj ĉe la digoj. Oni efektivigis savprojekton kaj sendis taĉmenton al 242 el 250 digoj, severe difektitaj kaj danĝeraj, kaj transigis pli ol 24 000 homojn. |