Albana prezidento Bamir Topi, gambilanda prezidento Yahya Jammeh kaj prezidento de Marŝalaj Insuloj Litokwa Toeming esprimis simpation al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao.
Prezidanto de la Nacia Asembleo de Kongolando (Brazavilo), tonga parlamenta prezidanto, barejna senata prezidanto kaj prezidanto de la malsupera ĉambro de la kazaĥstana parlamento esprimis simpation al Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Ĉefministroj de Gruzio, Kazaĥstano kaj Kongolando (Kinŝaso), plenuma direktoro de la Fonduso de UN por Loĝantara Aktiveco kaj ĝenerala sekretario de la Monda Meteologia Organizo esprimis simpation al ĉina ĉefministro Wen Jiabao.
La senegala registaro decidis liveri al Ĉinio monhelpon de ĉirkaŭ 500 000 usonaj dolaroj.
La israela registaro liveris al Ĉinio materialojn je la kosto de 1,5 milionoj da usonaj dolaroj
La sveda registaro liveris al Ĉinio monhelpon kaj materialon je la kosto de ĉirkaŭ 14,45 milionoj da juanoj. |