Funebrante pri viktimoj de tertremo, transmaraj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj, laborantoj de ĉinkapitalaj institucioj kaj ĉinaj studentoj plue vigle kontribuis monon al plagitaj lokoj.
La 26-an de majo, la ĉina ambasadorejo en Kamboĝo respektive ricevis monkontribuon el kamboĝa ĉina ĝenerala komerca asocio de hongkong-aj kaj aomen-aj elmigrintoj, kamboĝa ĝenerala konsilio de ĉindevenuloj kaj kamboĝa ĉina kultura disvolva fonduso.
Matene de la 25-a de majo en la malta ĉefurbo La Valeto, okazis kontraŭkatastrofa volontula benefico. La benefico kolektis proksimume 2 mil eŭrojn, kaj la ĉina ambasadorejo en Malto transdonos la monon al plagitaj lokoj. |