De post eksplodo de la tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, la ĉina registaro prenas rimedojn por preventi epidemion post la katastrofo. Ĝis nun okazis neniu epidemio de infektaj malsanoj kaj sanitara krizo en la lokoj trafitaj de la tertremo.
Post eksplodo de la tertremo la ĉina Ministerio por Sano organizis la Ĉinan Centron por Morba Regado kaj Preventado urĝe ellabori surbaze de poŝtelefona raportado la alarman sistemon pri epidemio. En duona monato post eksplodo de la tertremo medicinaj personoj el diversaj lokoj ŝprucigas desinfektaĵon, ekstermas ratojn kaj muŝojn, enterigas kadavrojn, kaj dise aranĝas suferintojn por trakti eventualan epidemion en la trafitaj lokoj.
|