La 26-an de majo en Ŝanhajo, vicĝenerala sekretario de UN Sha Zukang donis altan takson al ĉina kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.
La 26-an de majo en Ŝanhajo, inaŭguriĝis la 7-a azi-pacifika urba informiza forumo, okazigita de UN kaj Ŝanhajo. En sia salutmesaĝo, reprezentante Ban Ki-moon, ĝeneralan sekretarion de UN, Sha Zukang esprimis profundan konsolon kaj funebron pri popolamasoj, suferintaj la tertremon en la ĉina provinco Sichuan. Li diris, ke ĝenerala sekretario de UN jam esprimis, ke la internacia socio kiel eble plej klopode helpos ĉinajn plagitajn lokojn. |