china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj politikaj gravuloj kaj amaskomunikiloj alte taksis ĉinan kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron
(GMT+08:00) 2008-05-28 10:15:38
Iuj fremdlandaj politikaj gravuloj kaj amaskomunikiloj plue atentas fortegan tertremon en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan kaj donis altan takson al ĉina kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.

Vicprezidanto de Eŭropa Parlamento Miguel Angel Martinez alte taksis la ĉinan registaron pro ĝia rimarkinda montriĝo en kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro. Li esprimis la konvinkiĝon, ke la ĉina popolo certe venkos malfacilojn kaj katastrofon kaj plue disvolviĝos.

La 27-an de majo, singapura ĵurnalo "Lianhe Zaobao" publikigis artikolon dirante, ke post la tertremo, oni vidis superecon de ĉina sistemo kaj en la kontraŭkatastrofa kaj prisava procezo enkorpiĝis granda kohera forto de la ĉina socio.

Ankaŭ korea ĵurnalo "Rodong Sinmun" kaj brita ĵurnalo "Times" publikigis artikolojn alte taksante ĉinan kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron.

Laŭ alia raporto, la 27-an de majo, per la ĉina ambasadorejo Serbio kontribuis armeajn tendojn valorantajn je 200 mil eŭroj al ĉinaj plagitaj lokoj.

Cetere, de la 19-a ĝis la 27-a de majo, ĉefstabejo de Monda Banko, agentejoj de Monda Banko en diversaj landoj kaj laborantoj de Internacia Mona Fonduso kontribuis monon je proksimume 200 mil usonaj dolaroj al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040