china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj daŭre kontribuas monon kaj materialojn al Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-28 10:27:03
La tertrema katastrofo en la ĉina provinco Sichuan estas la kor-prema por la transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj, laborantoj de ĉin-kapitalaj institucioj kaj ĉinaj studentoj lernantaj eksterlande. Funebrante pri samlandanoj mortintaj en la fortega tertremo, ili daŭre kontribuas monon kaj materialojn al la plagitoj.

En Aŭklando, la plej granda urbo de Nov-Zelando, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj aĉetis 4 mil tendojn kaj 4 800 aer-remburitajn kusenojn, kiujn oni transportos al la tertreme plagita regiono de la ĉina provinco Sichuan en la kuranta semajno. Ĝis la 26-a de majo, la ĉina konsulejo en Aŭklando jam ricevis la monkontribuon je 1,8 milionoj da nov-zelandaj dolaroj.

Elmigrintaj ĉinoj en Panamio kontribuis 250 mil usonajn dolarojn.

Ĝis la 25-a de majo, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Portugalio kontribuis pli ol 2,2 milionojn da juanoj de renminbi.

La ĉina ambasadorejo en Kamboĝo ricevis monkontribuon je 1,25 milionoj da usonaj dolaroj.

 

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040