Posttagmeze de la 27-a de majo, ĉina ĉefmnistro kaj ĝenerala komandanto de kontraŭkatastrofa kaj prisava komandejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao prezidis kunvenon kaj difinis 8 gravajn laborojn en la venonta periodo.
La gravaj laboroj estas: urĝa kuracado de vunditoj, bona aranĝo de suferantoj, ĉiuflanka fortigo de higiena kaj imuniga laboro; racia trakto de postaferoj de viktimoj; rigora prevento de sekundaraj katastrofoj; organizo de reproduktado; teno de socia stabileco en plagitaj lokoj kaj unuaperioda laboro de postkatastrofa rekonstruado. |