china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Savado kontraŭ tertremo faris ĉinan socion senprecedence kohera
(GMT+08:00) 2008-05-29 10:57:01

Lastatempe amaskomunikiloj de iuj landoj atentis plu la tertremon en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan. Ili pozitive taksis la ĉinan savadon kaj la objektivan raportadon de ĉinaj amaskomunikiloj kaj opiniis, ke la savado faris la ĉinan socion senprecedence kohera.

La 28-an de majo la japana ĵurnalo Fuji Sankei Business aperigis artikolon de Izumi Harada, prezidanto de japana administra institucio pri krizo. La artikolo diras, ke la ĉina registaro tre akurate prenis rimedojn respondajn al la tertremo; du horojn post la tertremo ĉina ĉefministro Wen Jiabao rapidis al la loko trafita de la tertremo kaj instrukciis la savadon.

Antaŭ nelonge la malajzia ĵurnalo International Times diris, ke la aplomba kaj stabileca reago de la ĉina loĝantaro okaze de la katastrofo gajnigis al la ĉina nacio altan laŭdon de la mondo. Surloka komandado de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao profunde impresas la publikon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040